La Esperanto-traduko nur disponeblas sur la sekvaj platformoj: Windows, Mac, Linux, Oculus Quest, iOS, Android

Manlibro pri Maldanĝerigo de Bomboj

www.keeptalkinggame.com

Versio 2-eo
Kontrolkodo: 547

Bonvenon en la danĝera kaj defia mondo de maldanĝerigo de bomboj.

Atenteme tralegu ĉi tiun manlibron; vi estas la spertulo. Ĉi tiuj paĝoj enhavas ĉion, kion vi bezonas por scipovi maldanĝerigi eĉ la plej insidajn bombojn.
Kaj memoru — unu subtila preteratentaĵo povas signifi la finon!

Maldanĝerigo de bomboj

Bombo eksplodos, kiam sia retrotempomezurilo atingas 0:00 aŭ kiam tro da eraroj estas registritaj. Bombon nur eblas maldanĝerigi per malaktivigo de ĉiuj moduloj antaŭ ol la retrotempomezurilo finiĝas.

Ekzempla bombo

Antaŭo

Flanko

Moduloj

Ĉiu bombo inkluzivos diversajn modulojn, kiuj malaktivigendas. La moduloj estas memstaraj kaj malaktivigeblas laŭ iu ajn sinsekvo.

Pri la malaktivigado de moduloj, legu sekcion 1. «Daŭraj» moduloj estas specialaj kaj estas priskribitaj en sekcio 2.

Eraroj

Erarindikilo

Kiam la Maldanĝerigisto faras eraron, la bombo ĝin registros kaj afiŝos ĝin sur la indikilo super la retrotempomezurilo. Bomboj kun tia indikilo eksplodos je la tria eraro. La retrotempomezurilo plirapidiĝas per ĉiu eraro.

Se super la retrotempomezurilo ne estas erarindikilo, la bombo eksplodos je la unua eraro, do neniu eraro pardoneblos.

Akiro de informo

Kelkaj instrukcioj pri malaktivigo de moduloj bezonas specifajn informojn pri la bombo, ekz. la serian numeron. Tiaj informoj troveblas ĉe la supro, subo aŭ flankoj de la bombo-kadro. Legu Aldonojn A, B kaj C por identiginstrukcioj, kiuj utilos dum la malaktivigado de kelkaj moduloj.

Sekcio 1: Moduloj

Moduloj identigeblas per lumeto en la supra dekstra angulo. Kiam tiu lumeto brilas verde, la modulo estas malaktivigita.

Ĉiuj moduloj malaktivigendas por maldanĝerigi la bombon.

Pri Dratoj

Dratoj estas la sango de elektraĵoj! Ne, fakte, elektro estas la sango. Dratoj estas eble kiel arterioj. Aŭ vejnoj? Ne gravas…

  • Drato-modulo povas surhavi 3–6 dratoj.
  • Nur unu drato necesas tranĉiĝi por malaktivigi la modulon.
  • La nombrigo de dratoj ekas ĉe la supro.
3 dratoj:
Se estas neniuj ruĝaj dratoj, tranĉu la duan.
Aliokaze, se la lasta drato estas blanka, tranĉu la lastan draton.
Aliokaze, se estas pli ol unu blua drato, tranĉu la lastan bluan draton.
Aliokaze, tranĉu la lastan draton.
4 dratoj:
Se estas pli ol unu ruĝa drato kaj la lasta cifero de la seria numero estas malpara, tranĉu la lastan ruĝan draton.
Aliokaze, se la lasta drato estas flava kaj estas neniuj ruĝaj dratoj, tranĉu la unuan draton.
Aliokaze, se estas precize unu blua drato, tranĉu la unuan draton.
Aliokaze, se estas pli ol unu flava drato, tranĉu la lastan draton.
Aliokaze, tranĉu la duan draton.
5 dratoj:
Se la lasta drato estas nigra kaj la lasta cifero de la seria numero estas malpara, tranĉu la kvaran draton.
Aliokaze, se estas precize unu ruĝa drato kaj estas pli ol unu flava drato, tranĉu la unuan draton.
Aliokaze, se estas neniuj nigraj dratoj, tranĉu la duan draton.
Aliokaze, tranĉu la unuan draton.
6 dratoj:
Se estas neniuj flavaj dratoj kaj la lasta cifero de la seria numero estas malpara, tranĉu la trian draton.
Aliokaze, se estas precize unu flava drato kaj estas pli ol unu blanka drato, tranĉu la kvaran draton.
Aliokaze, se estas neniuj ruĝaj dratoj, tranĉu la lastan draton.
Aliokaze, tranĉu la kvaran draton.

Pri La Butono

Se la afiŝo sur la butono estas «Puŝu», ĉu vi kredas, ke ĉiu farendaĵo estas entute klara? Tio estas precize la pensmaniero, pro kiu oni eksplodas.

Vidu Aldonon A por identigi indikatorojn.
Vidu Aldonon B por identigi pilojn.

Sekvu la jenajn regulojn laŭ ilia listigita ordo. Faru la unuan agon, kiu validas:

  1. Se la butono estas blua kaj havas afiŝon «Haltu», puŝtenu la butonon kaj plulegu la sekcion «Eklasi puŝtenatan butonon».
  2. Se la bombo havas pli ol unu pilon kaj la afiŝo sur la butono estas «Eksplodigu», puŝu kaj tuj eklasu ĝin.
  3. Se la butono estas blanka kaj la bombo havas lumantan indikilon kun afiŝo CAR, puŝtenu la butonon kaj plulegu la sekcion «Eklasi puŝtenatan butonon».
  4. Se la bombo havas pli ol 2 pilojn kaj lumantan indikilon kun afiŝo FRK, puŝu kaj tuj eklasu la butonon.
  5. Se la butono estas flava, puŝtenu la butonon kaj plulegu la sekcion «Eklasi puŝtenatan butonon».
  6. Se la butono estas ruĝa kaj havas afiŝon «Puŝtenu», puŝu kaj tuj eklasu ĝin.
  7. Se neniu antaŭa regulo validas, puŝtenu la butonon kaj plulegu la sekcion «Eklasi puŝtenatan butonon».

Eklasi puŝtenatan butonon

Kiam vi ekpuŝtenas la butonon, kolora strio eklumos ĉe la dekstra flanko de la modulo. Depende de sia koloro, vi devas eklasi la butonon je specifa tempo:

  • Blua strio: Eklasu ĝin, kiam la retrotempomezurilo enhavas 4 en iu pozicio.
  • Blanka strio: Eklasu ĝin, kiam la retrotempomezurilo enhavas 1 en iu pozicio.
  • Flava strio: Eklasu ĝin, kiam la retrotempomezurilo enhavas 5 en iu pozicio.
  • Ĉia alikolora strio: Eklasu ĝin, kiam la retrotempomezurilo enhavas 1 en iu pozicio.

Pri Klavaroj

Mi ne certas, pri kio temas tiuj simboloj, sed ili aspektas iom okultaj.

  • Nur unu el la subaj vertikaloj enhavas ĉiujn kvar simbolojn de la klavaro.
  • Puŝu la kvar klavojn laŭ la ordo, laŭ kiu la simboloj aperas en la ĝusta vertikalo de supre suben.


Pri Simono Diras

Ĝi aspektas kiel infanludilo, kiu postulas ripeti aperintan sinsekvon… sed ĝi verŝajne estas fuŝa imito aĉetita de malmultekostema aĉetejo.

  1. Unu el la kvar koloraj butonoj blinkos.
  2. Uzu la ĝustan el la subaj tabeloj por eltrovi, per kiu asociita butono respondi.
  3. Poste, la unua butono kaj iu dua blinkos unu post la alia. Ripetu la sinsekvon en la ĝusta ordo laŭ la asocio.
  4. Ĉiun fojon, ke vi enpuŝas ĝustan sinsekvon, la sinsekvo plilongiĝos per unu koloro, ĝis la modulo estos malaktivigata.
BluaFlavaRuĝaVerda

Se la seria numero enhavas vokalon:

Ruĝa blinkas Blua blinkas Verda blinkas Flava blinkas
Puŝenda butono:Neniuj erarojBluaRuĝaFlavaVerda
1 eraroFlavaVerdaBluaRuĝa
2 erarojVerdaRuĝaFlavaBlua

Se la seria numero ne enhavas vokalon:

Ruĝa blinkas Blua blinkas Verda blinkas Flava blinkas
Puŝenda butono:Neniuj erarojBluaFlavaVerdaRuĝa
1 eraroRuĝaBluaFlavaVerda
2 erarojFlavaVerdaBluaRuĝa

Pri Kiel Vi Nomiĝas

Tiu elektronaĵaĉo sonas kiel parto de komedi-skeĉo. Ĝi estus amuza, se ĝi ne estus konektita al bombo. Mi mallongigu ĉi tion; vortoj ja nur komplikigas la aferon.

  1. Legu la ekranon kaj uzu paŝon 1 por eltrovi, kiu buton-afiŝo legendas.
  2. Uzante ĉi tiun buton-afiŝon, sekvu paŝon 2 por eltrovi, kiu butono puŝendas.
  3. Ripetu, ĝis la modulo estas malaktivigita.

Paŝo 1:

Legu la afiŝon de specifa butono laŭ la afiŝo ĉe la ekrano. Poste iru al paŝo 2:

JES


Legu


UNUA

Legu




EKRANO





Legu
AFIŜO

Legu




EN ORDO





Legu
MONTRAS


Legu






Legu
NENIO



Legu


SPACO





Legu
NE


Legu


NENIU





Legu
D



Legu


DO



Legu


RARA




Legu
ERARA




Legu
ATENDU





Legu
ATENTU



Legu


LEGI





Legu
LEGIS



Legu


LEGU



Legu


LEĜO
Legu




ĈI TIU





Legu
ĈI TIO




Legu
NENIAN



Legu


NENIAM


Legu


NENIEN





Legu
CERTE

Legu




ĜUSTE





Legu

Paŝo 2:

Puŝu la unuan butonon, kies afiŝo aperas en la listo asociita al la afiŝo el paŝo 1:

PRETA: JES, ATENDU, KIO, EN ORDO, DEKSTRA, NENIU, MEZA, NENIO, PRETA, NE, UNUA, EEE, NENION, PUŜU
UNUA: DEKSTRA, ATENDU, JES, EN ORDO, NE, MEZA, NENION, EEE, PUŜU, PRETA, NENIO, KIO, NENIU, UNUA
NE: NENIO, EEE, PUŜU, UNUA, KIO, PRETA, MEZA, JES, NENION, DEKSTRA, NENIU, ATENDU, NE, EN ORDO
NENIO: PUŜU, MEZA, ATENDU, EN ORDO, NENIO, NENIU, PRETA, NENION, NE, KIO, DEKSTRA, EEE, JES, UNUA
NENION: EEE, MEZA, ATENDU, EN ORDO, JES, NENIO, NE, NENIU, DEKSTRA, KIO, PUŜU, UNUA, NENION, PRETA
JES: ATENDU, MEZA, EEE, EN ORDO, UNUA, KIO, NENIU, PRETA, NENION, JES, DEKSTRA, NENIO, NE, PUŜU
KIO: EEE, KIO, DEKSTRA, NENION, PRETA, NENIO, EN ORDO, NE, ATENDU, UNUA, PUŜU, JES, NENIU, MEZA
EEE: PRETA, NENION, DEKSTRA, KIO, ATENDU, JES, MEZA, NE, NENIU, NENIO, EEE, EN ORDO, PUŜU, UNUA
DEKSTRA: MEZA, DEKSTRA, UNUA, NE, EN ORDO, JES, NENIO, KIO, EEE, PUŜU, NENIU, PRETA, ATENDU, NENION
MEZA: JES, NENION, PRETA, NENIU, NE, PUŜU, KIO, MEZA, EN ORDO, DEKSTRA, EEE, NENIO, ATENDU, UNUA
EN ORDO: NENIO, PRETA, ATENDU, KIO, NENION, NENIU, NE, PUŜU, DEKSTRA, EN ORDO, MEZA, UNUA, EEE, JES
ATENDU: EN ORDO, NE, UNUA, JES, EEE, NENION, PUŜU, ATENDU, DEKSTRA, PRETA, NENIO, NENIU, KIO, MEZA
PUŜU: EEE, NE, NENIO, ATENDU, JES, DEKSTRA, UNUA, NENIU, KIO, PUŜU, NENION, PRETA, MEZA, EN ORDO
NENIU: MEZA, EN ORDO, JES, PRETA, NENIU, ATENDU, NENION, EEE, NENIO, DEKSTRA, UNUA, KIO, NE, PUŜU
NENIAN: SEKVA, NENIAM, ĜUSTE, D, KIO?, DO DO, DD, FINITA, DUFOJE, NENIAN, DU, ATENTU, PRAVE, DO
NENIAM: ĜUSTE, KIO?, ATENTU, DO DO, DUFOJE, PRAVE, DU, FINITA, NENIAN, DO, D, SEKVA, DD, NENIAM
ĜUSTE: DU, NENIAM, DO DO, ĜUSTE, KIO?, DD, SEKVA, DO, D, NENIAN, DUFOJE, FINITA, ATENTU, PRAVE
D: NENIAN, D, DD, KIO?, DU, NENIAM, DO, ĜUSTE, DUFOJE, DO DO, SEKVA, PRAVE, ATENTU, FINITA
DD: PRAVE, DO, DD, DO DO, DUFOJE, SEKVA, ĜUSTE, FINITA, D, ATENTU, KIO?, DU, NENIAM, NENIAN
DO: DO DO, SEKVA, KIO?, DUFOJE, D, DD, DU, PRAVE, DO, NENIAN, ATENTU, FINITA, NENIAM, ĜUSTE
DO DO: DO DO, ĜUSTE, NENIAM, NENIAN, PRAVE, FINITA, DU, KIO?, SEKVA, ATENTU, D, DD, DO, DUFOJE
DU: DD, DO, NENIAM, D, KIO?, DU, PRAVE, NENIAN, DO DO, ATENTU, ĜUSTE, SEKVA, FINITA, DUFOJE
DUFOJE: NENIAN, FINITA, D, ĜUSTE, DO, PRAVE, DU, ATENTU, NENIAM, DO DO, DD, KIO?, DUFOJE, SEKVA
PRAVE: SEKVA, DO DO, KIO?, DUFOJE, ĜUSTE, DD, D, FINITA, ATENTU, NENIAN, DO, NENIAM, DU, PRAVE
KIO?: DUFOJE, DO DO, DU, ĜUSTE, FINITA, SEKVA, KIO?, ATENTU, PRAVE, NENIAM, DD, D, DO, NENIAN
FINITA: NENIAM, DO, PRAVE, DU, NENIAN, DD, SEKVA, DUFOJE, D, KIO?, FINITA, DO DO, ĜUSTE, ATENTU
SEKVA: NENIAM, PRAVE, ATENTU, D, NENIAN, FINITA, DO DO, DD, SEKVA, DO, DUFOJE, KIO?, ĜUSTE, DU
ATENTU: D, KIO?, DO, DD, FINITA, PRAVE, DU, DUFOJE, DO DO, NENIAN, ATENTU, SEKVA, NENIAM, ĜUSTE

Pri Memoro

Memoro estas delikata… sed simile delikata estas ĉio alia, kiam bombo eksplodas, do atentiĝu!

  • Puŝu la ĝustan klavon por progresi al la sekva paŝo. Kompletigu ĉiujn paŝojn por malaktivigi la modulon.
  • Puŝi malĝustan klavon reigos la modulon al paŝo unu.
  • Klavo-pozicioj estas nombrigataj de maldekstre dekstren.

Paŝo 1:

Se la ekrano montras 1, puŝu la klavon en la dua pozicio.
Se la ekrano montras 2, puŝu la klavon en la dua pozicio.
Se la ekrano montras 3, puŝu la klavon en la tria pozicio.
Se la ekrano montras 4, puŝu la klavon en la kvara pozicio.

Paŝo 2:

Se la ekrano montras 1, puŝu la klavon kun la afiŝo «4».
Se la ekrano montras 2, puŝu la klavon en la sama pozicio kiel tiu puŝita dum paŝo 1.
Se la ekrano montras 3, puŝu la klavon en la unua pozicio.
Se la ekrano montras 4, puŝu la klavon en la sama pozicio kiel tiu puŝita dum paŝo 1.

Paŝo 3:

Se la ekrano montras 1, puŝu la klavon kun la sama afiŝo kiel tiu puŝita dum paŝo 2.
Se la ekrano montras 2, puŝu la klavon kun la sama afiŝo kiel tiu puŝita dum paŝo 1.
Se la ekrano montras 3, puŝu la klavon en la tria pozicio.
Se la ekrano montras 4, puŝu la klavon kun la afiŝo «4».

Paŝo 4:

Se la ekrano montras 1, puŝu la klavon en la sama pozicio kiel tiu puŝita dum paŝo 1.
Se la ekrano montras 2, puŝu la klavon en la unua pozicio.
Se la ekrano montras 3, puŝu la klavon en la sama pozicio kiel tiu puŝita dum paŝo 2.
Se la ekrano montras 4, puŝu la klavon en la sama pozicio kiel tiu puŝita dum paŝo 2.

Paŝo 5:

Se la ekrano montras 1, puŝu la klavon kun la sama afiŝo kiel tiu puŝita dum paŝo 1.
Se la ekrano montras 2, puŝu la klavon kun la sama afiŝo kiel tiu puŝita dum paŝo 2.
Se la ekrano montras 3, puŝu la klavon kun la sama afiŝo kiel tiu puŝita dum paŝo 4.
Se la ekrano montras 4, puŝu la klavon kun la sama afiŝo kiel tiu puŝita dum paŝo 3.

Pri Morse-kodo

Ia antikva speco de mara komunikado? Kion poste? Almenaŭ ĝi estas vera Morse-kodo, do atentu kaj eble lernu ion.

  • Interpretu la blinkantan luman signalon laŭ la Morse-kodo-tabelo por eltrovi la vorton.
  • La signalo ripetos kun longega paŭzo inter la ripetoj.
  • Kiam vi eltrovis la vorton, elektu la ĝustan frekvencon kaj puŝu la butonon EK.
Kiel interpreti

1. Mallonga blinko egalas al punkto.

2. Longa blinko egalas al streko.

3. Estas longa paŭzo inter literoj.

4. Estas longega paŭzo antaŭ ol la vorto ripetas.

Se la vorto estas: Respondu per frekvenco:
kontraŭ3.505 MHz
raŭka3.515 MHz
ŝtono3.522 MHz
ĵetono3.532 MHz
risko3.535 MHz
barako3.542 MHz
rompi3.545 MHz
piroj3.552 MHz
butono3.555 MHz
bombo3.565 MHz
batalo3.572 MHz
betono3.575 MHz
radaro3.582 MHz
regulo3.592 MHz
brilas3.595 MHz
pulsi3.600 MHz

Pri komplikaj dratoj

Ĉi tiuj dratoj malsimilas al la aliaj. Kelkaj el ili havas striojn! Pro tio ili estas tute malsamaj. La bona novaĵo estas, ke ni trovis koncizan instruaron pri ĝi! Eble tro koncizan...

  • Rigardu ĉiun draton. Estas lumeto super ĝi kaj spaco por «★»-simbolo sub ĝi.
  • Por ĉiu kombino de drato, lumeto kaj simbolo, uzu la suban Venn-diagramon por decidi, ĉu aŭ malĉu tranĉi la draton.
  • Dratoj povas havi striojn kun pli ol unu koloro.
SSTNTSPDNDPSPDNT
Drato havas ruĝan kolorigadon
Drato havas bluan kolorigadon
Drato havas ★-simbolon
Lumeto brilas
Litero Instrukcio
TTranĉu la draton.
NNe tranĉu la draton.
STranĉu la draton nur, se la lasta cifero de la seria numero estas para.
PTranĉu la draton nur, se la bombo havas paralelan konektingon.
DTranĉu la draton nur, se la bombo havas du pilojn aŭ pli.

Vidu Aldonon B por identigi pilojn.
Vidu Aldonon C por identigi konektingojn.

Pri Drato-Sinsekvoj

Estas malfacile eltrovi, kiel ĉi tiu mekanismo funkcias. La inĝenierarto estas sufiĉe impona, sed devas esti pli facila maniero organizi naŭ dratojn.

  • Ĉi tiu modulo enhavas multajn panelojn kun dratoj en ili, sed nur unu panelo videblas ĉiutempe. Vi povas progresi al la sekva panelo per la suba butono kaj reeniri al la malsekva panelo per la supra butono.
  • Ne progresu al sekva panelo antaŭ ol vi certigis, ke ĉiu tranĉenda drato en la videbla panelo estas tranĉita.
  • Tranĉu la dratojn laŭ la suba tabelo. Kalkulu ĉiun drato-okazon tra ĉiuj paneloj.
Ruĝaj dratoj
Drato-okazoTranĉu, se konektita al:
Unua ruĝa dratoC
Dua ruĝa dratoB
Tria ruĝa dratoA
Kvara ruĝa dratoA aŭ C
Kvina ruĝa dratoB
Sesa ruĝa dratoA aŭ C
Sepa ruĝa dratoA, B aŭ C
Oka ruĝa dratoA aŭ B
Naŭa ruĝa dratoB
Bluaj dratoj
Drato-okazoTranĉu, se konektita al:
Unua blua dratoB
Dua blua dratoA aŭ C
Tria blua dratoB
Kvara blua dratoA
Kvina blua dratoB
Sesa blua dratoB aŭ C
Sepa blua dratoC
Oka blua dratoA aŭ C
Naŭa blua dratoA
Nigraj dratoj
Drato-okazoTranĉu, se konektita al:
Unua nigra dratoA, B aŭ C
Dua nigra dratoA aŭ C
Tria nigra dratoB
Kvara nigra dratoA aŭ C
Kvina nigra dratoB
Sesa nigra dratoB aŭ C
Sepa nigra dratoA aŭ B
Oka nigra dratoC
Naŭa nigra dratoC

Pri Labirintoj

Ĝi aspektas kiel ia labirinto, verŝajne ŝtelita de iu restoracia manĝmato.

  • Trovu la labirinton kun la cirklaj markoj en la samaj lokoj.
  • Navigu la blankan lumon al la ruĝa triangulo per la sago-butonoj.
  • Averto: Ne trairu la liniojn en la labirinto. Tiuj linioj ne videblas sur la bombo.

Pri Pasvortoj

Feliĉe ŝajnas, ke ĉi tiu pasvorto ne kongruas al kutimaj registaraj sekurec-normoj: 22 signoj, majuskloj kaj minuskloj, nombroj hazarde orditaj sen palindromoj pli ol 3 signojn longaj.

  • La butonoj super kaj sub ĉiu litero ciklos tra la eblecoj de siaj pozicioj.
  • Nur unu kombino de la literoj disponeblaj egalas al unu el la subaj pasvortoj.
  • Elektu la ĝustan vorton kaj puŝu la butonon «EK».
aferoalielaliomambaŭantaŭ
astrobombodaŭredomojdumil
iliajinterkaroolampolarĝa
lavaslegaslernimalekneniu
okdekpagaspaŭzopensipinto
plaĉepovasrevasstudisuper
ŝercotranstrefoturniunuan

Sekcio 2: Daŭraj moduloj

Daŭraj moduloj ne malaktivigeblas, sed daŭre denove redanĝeriĝas.

Daŭraj moduloj identigeblas per 2-cifera tempomezurileto en la supra mezo. Interago kun la bombo kelkfoje aktivigas ilin. Post aktiviĝo, tia daŭra modulo regule kontentigendas antaŭ ol sia tempomezurilo finiĝas; aliokaze, eraro registriĝos.

Restu atentema: daŭraj moduloj ĉiatempe eblas reaktiviĝi.

Pri la Blovlaso de Gaso

Komputilado estas malfacila laboro! Nu, kutime almenaŭ. Ĉi tiun laboron verŝajne povus plenumi simpla trinkbirdludilo, kiu simple puŝas la saman klavon denove kaj denove.

  • Respondu al la komputildemandoj per puŝi «J» por «Jes» kaj «N» por «Ne».

Pri Malŝargo de Kondensatoroj

Mi supozas, ke ĉi tio celas nur okupigi vian atenton, ĉar aliokaze ĝi estas entute fuŝa elektraĵo.

  • Malŝargu la kondensatoron antaŭ ol ĝi troŝargiĝas, subentenante la ŝaltilon.

Pri Agordiloj

Sennecese komplika kaj senĉese necesema. Ĉi tia ekspertizo devus esti uzata por io alia ol diablaj enigmoj.

  • La agordilo turneblas al kvar apartaj pozicioj.
  • Ĝi devas esti en la ĝusta pozicio, kiam la retrotempomezurileto de la modulo atingas nulon.
  • Rigardu, kiuj el la 12 lumetoj brilas por eltrovi la ĝustan pozicion.
  • La pozicio de la agordilo estas relativa al la afiŝo «SUPRE», kiu kelkfoje estas rotaciita.

Lumformiĝoj

Supra pozicio:

X XX
XXXX X
X X X
XX XX

Suba pozicio:

XX X
XXXX X
X X X
X X

Maldekstra pozicio:

X
X XXX
X
XX

Dekstra pozicio:

X XXXX
XXX X
X XX
XXX X


X = brilanta lumeto

Aldono A: Identigilo pri indikatoroj

Indikator-lumetoj kun triliteraj etikedoj troveblas ĉe la flanko de la bombo-kadro.

Kutimaj indikatoroj

  • SND
  • CLR
  • CAR
  • IND
  • FRQ
  • SIG
  • NSA
  • MSA
  • TRN
  • BOB
  • FRK

Aldono B: Identigilo pri piloj

Oftaj piltipoj troveblas en ujetoj ĉe la flankoj de la bombo-kadro.

Pilo Tipo
AA
D

Aldono C: Identigilo pri konektingoj

Ciferecaj kaj analogaj konektingoj troveblas ĉe la flankoj de la bombo-kadro.

Konektingo Nomo
DVI-D
Paralela
PS/2
RJ-45
Seria
Stereo-RCA