Bonvenon en la danĝera kaj defia mondo de maldanĝerigo de bomboj.
Atenteme tralegu ĉi tiun manlibron; vi estas la spertulo. Ĉi tiuj paĝoj enhavas ĉion, kion vi bezonas por scipovi maldanĝerigi eĉ la plej insidajn bombojn.
Kaj memoru — unu subtila preteratentaĵo povas signifi la finon!
Bombo eksplodos, kiam sia retrotempomezurilo atingas 0:00 aŭ kiam tro da eraroj estas registritaj. Bombon nur eblas maldanĝerigi per malaktivigo de ĉiuj moduloj antaŭ ol la retrotempomezurilo finiĝas.
Antaŭo | Flanko |
Ĉiu bombo inkluzivos diversajn modulojn, kiuj malaktivigendas. La moduloj estas memstaraj kaj malaktivigeblas laŭ iu ajn sinsekvo.
Pri la malaktivigado de moduloj, legu sekcion 1. «Daŭraj» moduloj estas specialaj kaj estas priskribitaj en sekcio 2.
Kiam la Maldanĝerigisto faras eraron, la bombo ĝin registros kaj afiŝos ĝin sur la indikilo super la retrotempomezurilo. Bomboj kun tia indikilo eksplodos je la tria eraro. La retrotempomezurilo plirapidiĝas per ĉiu eraro.
Se super la retrotempomezurilo ne estas erarindikilo, la bombo eksplodos je la unua eraro, do neniu eraro pardoneblos.
Kelkaj instrukcioj pri malaktivigo de moduloj bezonas specifajn informojn pri la bombo, ekz. la serian numeron. Tiaj informoj troveblas ĉe la supro, subo aŭ flankoj de la bombo-kadro. Legu Aldonojn A, B kaj C por identiginstrukcioj, kiuj utilos dum la malaktivigado de kelkaj moduloj.
Moduloj identigeblas per lumeto en la supra dekstra angulo. Kiam tiu lumeto brilas verde, la modulo estas malaktivigita.
Ĉiuj moduloj malaktivigendas por maldanĝerigi la bombon.
Dratoj estas la sango de elektraĵoj! Ne, fakte, elektro estas la sango. Dratoj estas eble kiel arterioj. Aŭ vejnoj? Ne gravas…
3 dratoj:
Se estas neniuj ruĝaj dratoj, tranĉu la duan. Aliokaze, se la lasta drato estas blanka, tranĉu la lastan draton. Aliokaze, se estas pli ol unu blua drato, tranĉu la lastan bluan draton. Aliokaze, tranĉu la lastan draton. |
4 dratoj:
Se estas pli ol unu ruĝa drato kaj la lasta cifero de la seria numero estas malpara, tranĉu la lastan ruĝan draton. Aliokaze, se la lasta drato estas flava kaj estas neniuj ruĝaj dratoj, tranĉu la unuan draton. Aliokaze, se estas precize unu blua drato, tranĉu la unuan draton. Aliokaze, se estas pli ol unu flava drato, tranĉu la lastan draton. Aliokaze, tranĉu la duan draton. |
5 dratoj:
Se la lasta drato estas nigra kaj la lasta cifero de la seria numero estas malpara, tranĉu la kvaran draton. Aliokaze, se estas precize unu ruĝa drato kaj estas pli ol unu flava drato, tranĉu la unuan draton. Aliokaze, se estas neniuj nigraj dratoj, tranĉu la duan draton. Aliokaze, tranĉu la unuan draton. |
6 dratoj:
Se estas neniuj flavaj dratoj kaj la lasta cifero de la seria numero estas malpara, tranĉu la trian draton. Aliokaze, se estas precize unu flava drato kaj estas pli ol unu blanka drato, tranĉu la kvaran draton. Aliokaze, se estas neniuj ruĝaj dratoj, tranĉu la lastan draton. Aliokaze, tranĉu la kvaran draton. |
Se la afiŝo sur la butono estas «Puŝu», ĉu vi kredas, ke ĉiu farendaĵo estas entute klara? Tio estas precize la pensmaniero, pro kiu oni eksplodas.
Vidu Aldonon A por identigi indikatorojn.
Vidu Aldonon B por identigi pilojn.
Sekvu la jenajn regulojn laŭ ilia listigita ordo. Faru la unuan agon, kiu validas:
Kiam vi ekpuŝtenas la butonon, kolora strio eklumos ĉe la dekstra flanko de la modulo. Depende de sia koloro, vi devas eklasi la butonon je specifa tempo:
Mi ne certas, pri kio temas tiuj simboloj, sed ili aspektas iom okultaj.
Ĝi aspektas kiel infanludilo, kiu postulas ripeti aperintan sinsekvon… sed ĝi verŝajne estas fuŝa imito aĉetita de malmultekostema aĉetejo.
Se la seria numero enhavas vokalon:
Ruĝa blinkas | Blua blinkas | Verda blinkas | Flava blinkas | ||
---|---|---|---|---|---|
Puŝenda butono: | Neniuj eraroj | Blua | Ruĝa | Flava | Verda |
1 eraro | Flava | Verda | Blua | Ruĝa | |
2 eraroj | Verda | Ruĝa | Flava | Blua |
Se la seria numero ne enhavas vokalon:
Ruĝa blinkas | Blua blinkas | Verda blinkas | Flava blinkas | ||
---|---|---|---|---|---|
Puŝenda butono: | Neniuj eraroj | Blua | Flava | Verda | Ruĝa |
1 eraro | Ruĝa | Blua | Flava | Verda | |
2 eraroj | Flava | Verda | Blua | Ruĝa |
Tiu elektronaĵaĉo sonas kiel parto de komedi-skeĉo. Ĝi estus amuza, se ĝi ne estus konektita al bombo. Mi mallongigu ĉi tion; vortoj ja nur komplikigas la aferon.
Legu la afiŝon de specifa butono laŭ la afiŝo ĉe la ekrano. Poste iru al paŝo 2:
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
|
|
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
|
|
Puŝu la unuan butonon, kies afiŝo aperas en la listo asociita al la afiŝo el paŝo 1:
PRETA: |
JES, ATENDU, KIO, EN ORDO, DEKSTRA, NENIU, MEZA, NENIO, PRETA, NE, UNUA, EEE, NENION, PUŜU |
---|---|
UNUA: |
DEKSTRA, ATENDU, JES, EN ORDO, NE, MEZA, NENION, EEE, PUŜU, PRETA, NENIO, KIO, NENIU, UNUA |
NE: |
NENIO, EEE, PUŜU, UNUA, KIO, PRETA, MEZA, JES, NENION, DEKSTRA, NENIU, ATENDU, NE, EN ORDO |
NENIO: |
PUŜU, MEZA, ATENDU, EN ORDO, NENIO, NENIU, PRETA, NENION, NE, KIO, DEKSTRA, EEE, JES, UNUA |
NENION: |
EEE, MEZA, ATENDU, EN ORDO, JES, NENIO, NE, NENIU, DEKSTRA, KIO, PUŜU, UNUA, NENION, PRETA |
JES: |
ATENDU, MEZA, EEE, EN ORDO, UNUA, KIO, NENIU, PRETA, NENION, JES, DEKSTRA, NENIO, NE, PUŜU |
KIO: |
EEE, KIO, DEKSTRA, NENION, PRETA, NENIO, EN ORDO, NE, ATENDU, UNUA, PUŜU, JES, NENIU, MEZA |
EEE: |
PRETA, NENION, DEKSTRA, KIO, ATENDU, JES, MEZA, NE, NENIU, NENIO, EEE, EN ORDO, PUŜU, UNUA |
DEKSTRA: |
MEZA, DEKSTRA, UNUA, NE, EN ORDO, JES, NENIO, KIO, EEE, PUŜU, NENIU, PRETA, ATENDU, NENION |
MEZA: |
JES, NENION, PRETA, NENIU, NE, PUŜU, KIO, MEZA, EN ORDO, DEKSTRA, EEE, NENIO, ATENDU, UNUA |
EN ORDO: |
NENIO, PRETA, ATENDU, KIO, NENION, NENIU, NE, PUŜU, DEKSTRA, EN ORDO, MEZA, UNUA, EEE, JES |
ATENDU: |
EN ORDO, NE, UNUA, JES, EEE, NENION, PUŜU, ATENDU, DEKSTRA, PRETA, NENIO, NENIU, KIO, MEZA |
PUŜU: |
EEE, NE, NENIO, ATENDU, JES, DEKSTRA, UNUA, NENIU, KIO, PUŜU, NENION, PRETA, MEZA, EN ORDO |
NENIU: |
MEZA, EN ORDO, JES, PRETA, NENIU, ATENDU, NENION, EEE, NENIO, DEKSTRA, UNUA, KIO, NE, PUŜU |
NENIAN: |
SEKVA, NENIAM, ĜUSTE, D, KIO?, DO DO, DD, FINITA, DUFOJE, NENIAN, DU, ATENTU, PRAVE, DO |
NENIAM: |
ĜUSTE, KIO?, ATENTU, DO DO, DUFOJE, PRAVE, DU, FINITA, NENIAN, DO, D, SEKVA, DD, NENIAM |
ĜUSTE: |
DU, NENIAM, DO DO, ĜUSTE, KIO?, DD, SEKVA, DO, D, NENIAN, DUFOJE, FINITA, ATENTU, PRAVE |
D: |
NENIAN, D, DD, KIO?, DU, NENIAM, DO, ĜUSTE, DUFOJE, DO DO, SEKVA, PRAVE, ATENTU, FINITA |
DD: |
PRAVE, DO, DD, DO DO, DUFOJE, SEKVA, ĜUSTE, FINITA, D, ATENTU, KIO?, DU, NENIAM, NENIAN |
DO: |
DO DO, SEKVA, KIO?, DUFOJE, D, DD, DU, PRAVE, DO, NENIAN, ATENTU, FINITA, NENIAM, ĜUSTE |
DO DO: |
DO DO, ĜUSTE, NENIAM, NENIAN, PRAVE, FINITA, DU, KIO?, SEKVA, ATENTU, D, DD, DO, DUFOJE |
DU: |
DD, DO, NENIAM, D, KIO?, DU, PRAVE, NENIAN, DO DO, ATENTU, ĜUSTE, SEKVA, FINITA, DUFOJE |
DUFOJE: |
NENIAN, FINITA, D, ĜUSTE, DO, PRAVE, DU, ATENTU, NENIAM, DO DO, DD, KIO?, DUFOJE, SEKVA |
PRAVE: |
SEKVA, DO DO, KIO?, DUFOJE, ĜUSTE, DD, D, FINITA, ATENTU, NENIAN, DO, NENIAM, DU, PRAVE |
KIO?: |
DUFOJE, DO DO, DU, ĜUSTE, FINITA, SEKVA, KIO?, ATENTU, PRAVE, NENIAM, DD, D, DO, NENIAN |
FINITA: |
NENIAM, DO, PRAVE, DU, NENIAN, DD, SEKVA, DUFOJE, D, KIO?, FINITA, DO DO, ĜUSTE, ATENTU |
SEKVA: |
NENIAM, PRAVE, ATENTU, D, NENIAN, FINITA, DO DO, DD, SEKVA, DO, DUFOJE, KIO?, ĜUSTE, DU |
ATENTU: |
D, KIO?, DO, DD, FINITA, PRAVE, DU, DUFOJE, DO DO, NENIAN, ATENTU, SEKVA, NENIAM, ĜUSTE |
Memoro estas delikata… sed simile delikata estas ĉio alia, kiam bombo eksplodas, do atentiĝu!
Se la ekrano montras 1, puŝu la klavon en la dua pozicio.
Se la ekrano montras 2, puŝu la klavon en la dua pozicio.
Se la ekrano montras 3, puŝu la klavon en la tria pozicio.
Se la ekrano montras 4, puŝu la klavon en la kvara pozicio.
Se la ekrano montras 1, puŝu la klavon kun la afiŝo «4».
Se la ekrano montras 2, puŝu la klavon en la sama pozicio kiel tiu puŝita dum paŝo 1.
Se la ekrano montras 3, puŝu la klavon en la unua pozicio.
Se la ekrano montras 4, puŝu la klavon en la sama pozicio kiel tiu puŝita dum paŝo 1.
Se la ekrano montras 1, puŝu la klavon kun la sama afiŝo kiel tiu puŝita dum paŝo 2.
Se la ekrano montras 2, puŝu la klavon kun la sama afiŝo kiel tiu puŝita dum paŝo 1.
Se la ekrano montras 3, puŝu la klavon en la tria pozicio.
Se la ekrano montras 4, puŝu la klavon kun la afiŝo «4».
Se la ekrano montras 1, puŝu la klavon en la sama pozicio kiel tiu puŝita dum paŝo 1.
Se la ekrano montras 2, puŝu la klavon en la unua pozicio.
Se la ekrano montras 3, puŝu la klavon en la sama pozicio kiel tiu puŝita dum paŝo 2.
Se la ekrano montras 4, puŝu la klavon en la sama pozicio kiel tiu puŝita dum paŝo 2.
Se la ekrano montras 1, puŝu la klavon kun la sama afiŝo kiel tiu puŝita dum paŝo 1.
Se la ekrano montras 2, puŝu la klavon kun la sama afiŝo kiel tiu puŝita dum paŝo 2.
Se la ekrano montras 3, puŝu la klavon kun la sama afiŝo kiel tiu puŝita dum paŝo 4.
Se la ekrano montras 4, puŝu la klavon kun la sama afiŝo kiel tiu puŝita dum paŝo 3.
Ia antikva speco de mara komunikado? Kion poste? Almenaŭ ĝi estas vera Morse-kodo, do atentu kaj eble lernu ion.
Kiel interpreti |
---|
1. Mallonga blinko egalas al punkto. 2. Longa blinko egalas al streko. 3. Estas longa paŭzo inter literoj. 4. Estas longega paŭzo antaŭ ol la vorto ripetas. |
Se la vorto estas: | Respondu per frekvenco: |
---|---|
kontraŭ | 3.505 MHz |
raŭka | 3.515 MHz |
ŝtono | 3.522 MHz |
ĵetono | 3.532 MHz |
risko | 3.535 MHz |
barako | 3.542 MHz |
rompi | 3.545 MHz |
piroj | 3.552 MHz |
butono | 3.555 MHz |
bombo | 3.565 MHz |
batalo | 3.572 MHz |
betono | 3.575 MHz |
radaro | 3.582 MHz |
regulo | 3.592 MHz |
brilas | 3.595 MHz |
pulsi | 3.600 MHz |
Ĉi tiuj dratoj malsimilas al la aliaj. Kelkaj el ili havas striojn! Pro tio ili estas tute malsamaj. La bona novaĵo estas, ke ni trovis koncizan instruaron pri ĝi! Eble tro koncizan...
Drato havas ruĝan kolorigadon | |
Drato havas bluan kolorigadon | |
Drato havas ★-simbolon | |
Lumeto brilas |
Litero | Instrukcio |
---|---|
T | Tranĉu la draton. |
N | Ne tranĉu la draton. |
S | Tranĉu la draton nur, se la lasta cifero de la seria numero estas para. |
P | Tranĉu la draton nur, se la bombo havas paralelan konektingon. |
D | Tranĉu la draton nur, se la bombo havas du pilojn aŭ pli. |
Vidu Aldonon B por identigi pilojn.
Vidu Aldonon C por identigi konektingojn.
Estas malfacile eltrovi, kiel ĉi tiu mekanismo funkcias. La inĝenierarto estas sufiĉe impona, sed devas esti pli facila maniero organizi naŭ dratojn.
Ruĝaj dratoj | |
---|---|
Drato-okazo | Tranĉu, se konektita al: |
Unua ruĝa drato | C |
Dua ruĝa drato | B |
Tria ruĝa drato | A |
Kvara ruĝa drato | A aŭ C |
Kvina ruĝa drato | B |
Sesa ruĝa drato | A aŭ C |
Sepa ruĝa drato | A, B aŭ C |
Oka ruĝa drato | A aŭ B |
Naŭa ruĝa drato | B |
Bluaj dratoj | |
---|---|
Drato-okazo | Tranĉu, se konektita al: |
Unua blua drato | B |
Dua blua drato | A aŭ C |
Tria blua drato | B |
Kvara blua drato | A |
Kvina blua drato | B |
Sesa blua drato | B aŭ C |
Sepa blua drato | C |
Oka blua drato | A aŭ C |
Naŭa blua drato | A |
Nigraj dratoj | |
---|---|
Drato-okazo | Tranĉu, se konektita al: |
Unua nigra drato | A, B aŭ C |
Dua nigra drato | A aŭ C |
Tria nigra drato | B |
Kvara nigra drato | A aŭ C |
Kvina nigra drato | B |
Sesa nigra drato | B aŭ C |
Sepa nigra drato | A aŭ B |
Oka nigra drato | C |
Naŭa nigra drato | C |
Ĝi aspektas kiel ia labirinto, verŝajne ŝtelita de iu restoracia manĝmato.
Feliĉe ŝajnas, ke ĉi tiu pasvorto ne kongruas al kutimaj registaraj sekurec-normoj: 22 signoj, majuskloj kaj minuskloj, nombroj hazarde orditaj sen palindromoj pli ol 3 signojn longaj.
afero | aliel | aliom | ambaŭ | antaŭ |
astro | bombo | daŭre | domoj | dumil |
iliaj | inter | karoo | lampo | larĝa |
lavas | legas | lerni | malek | neniu |
okdek | pagas | paŭzo | pensi | pinto |
plaĉe | povas | revas | studi | super |
ŝerco | trans | trefo | turni | unuan |
Daŭraj moduloj ne malaktivigeblas, sed daŭre denove redanĝeriĝas.
Daŭraj moduloj identigeblas per 2-cifera tempomezurileto en la supra mezo. Interago kun la bombo kelkfoje aktivigas ilin. Post aktiviĝo, tia daŭra modulo regule kontentigendas antaŭ ol sia tempomezurilo finiĝas; aliokaze, eraro registriĝos.
Restu atentema: daŭraj moduloj ĉiatempe eblas reaktiviĝi.
Komputilado estas malfacila laboro! Nu, kutime almenaŭ. Ĉi tiun laboron verŝajne povus plenumi simpla trinkbirdludilo, kiu simple puŝas la saman klavon denove kaj denove.
Mi supozas, ke ĉi tio celas nur okupigi vian atenton, ĉar aliokaze ĝi estas entute fuŝa elektraĵo.
Sennecese komplika kaj senĉese necesema. Ĉi tia ekspertizo devus esti uzata por io alia ol diablaj enigmoj.
X | X | X | |||
X | X | X | X | X |
X | X | X | |||
X | X | X | X |
X | X | X | |||
X | X | X | X | X |
X | X | X | |||
X | X |
X | |||||
X | X | X | X |
X | |||||
X | X |
X | X | X | X | X | |
X | X | X | X |
X | X | X | |||
X | X | X | X |
X = brilanta lumeto
Indikator-lumetoj kun triliteraj etikedoj troveblas ĉe la flanko de la bombo-kadro.
Oftaj piltipoj troveblas en ujetoj ĉe la flankoj de la bombo-kadro.
Pilo | Tipo |
---|---|
AA | |
D |
Ciferecaj kaj analogaj konektingoj troveblas ĉe la flankoj de la bombo-kadro.
Konektingo | Nomo |
---|---|
DVI-D | |
Paralela | |
PS/2 | |
RJ-45 | |
Seria | |
Stereo-RCA |